La Nokta Gasto

Jomart Kaj Natasa

0 fans

Jomart Kaj Natasa


3:48
#1

 Watch: New Singing Lesson Videos Can Make Anyone A Great Singer

Mi sidas nokte en silento sole
Jam ĉio dormas post la tago brua
Min ĉirkaûprenas la krepusko mole
Trankvile pensoj fluas

Subite aûdas mi ĉe pordo frapon
Malfermas mi kaj vidas en mallumo
Malfruan gaston en la palto drapa
Kun la vizaĝo juna

Kaj mi invitas strangan gaston hejmen
Kaj miras kiel ni similas ambaû
Li sidas en fotelo kaj silentas
Kaj mi silentas ankaû

Kaj ŝajnas, ke mi konas lin tre bone
Kaj la vizaĝon lian, kaj rigardon
Subite diras li, jes, vi min konas
Mi estas vi, sed multaj jaroj antaû

Ĉu vi memoras kion vi deziris?
Ĉu ne forgesis viajn revojn junajn?
Ĉu vi atingis kion vi aspiris?
Pri kio vi kantas nune?

Kaj mi subite rememoris ĉion
Mi havis purajn revojn, noblajn celojn
Mi kantis pri feliĉa amo iam,
Kaj vortoj estis simplaj, kaj melodioj belaj

Kaj mi kun miro ekrigardis gaston
Li estas mi, sed li alia estas
Kaj liaj agoj estas pli honestaj
Kaj la intencoj ĉastaj

Kaj mi demandi volas gaston mian
Sed li foriras kaj ĉe l'pordo restas
Nur unu vortoj diras li, adiaû
Kaj jen, neniu estas

Kaj fluas noktaj horoj strange, lante
Mi sidas kun gitaro ĝis aûroro
Kaj provas kanti la malnovajn kantojn
Kaj vortojn rememori

 The easy, fast & fun way to learn how to sing: 30DaySinger.com

Written by: Jomart Amzeyev

Lyrics © DistroKid

Lyrics Licensed & Provided by LyricFind

Discuss the La Nokta Gasto Lyrics with the community:

0 Comments

    Citation

    Use the citation below to add these lyrics to your bibliography:

    Style:MLAChicagoAPA

    "La Nokta Gasto Lyrics." Lyrics.com. STANDS4 LLC, 2024. Web. 26 Sep. 2024. <https://www.lyrics.com/lyric-lf/5130200/Jomart+Kaj+Natasa/La+Nokta+Gasto>.

    Missing lyrics by Jomart Kaj Natasa?

    Know any other songs by Jomart Kaj Natasa? Don't keep it to yourself!

    Watch the song video

    La Nokta Gasto

    20
    0     0

    Quiz

    Are you a music master?

    »
    The Outfield: "As you leave my place, won't you close ___ ____? And don't forget what I told you."
    A the gate
    B the door
    C the book
    D the curtain

    Free, no signup required:

    Add to Chrome

    Get instant explanation for any lyrics that hits you anywhere on the web!

    Free, no signup required:

    Add to Firefox

    Get instant explanation for any acronym or abbreviation that hits you anywhere on the web!

    Jomart Kaj Natasa tracks

    On Radio Right Now

    Loading...

    Powered by OnRad.io